SURAYUD Chulanont (taje: สุรยุทธ จุลานนท์)) (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1943 en Bankoko) estas iama tajlanda generalo kaj ekde la 1-a de oktobro 2006 portempa ĉefministro de Tajlando.
Li estris la tajlandan armeon de 1998 ĝis 2002. Fino de la jaro 2003 li nomumitis konsilanto de la reĝo Bhumibol Adulyadej, laŭ propono de la generalo Sonthi Boonyaratglin, aŭtoro de la puĉo de la 19-a de septembro 2006, kiu faligis la ĉefministron Thaksin Shinawatra.